|
informacje z RSS
-
Novaj auxakultantoj
nter novaj auxskultantoj ni amike kaj kore bonvenigas la radioamikojn: Lukas el Bogoto, Kolombio kaj Johano-Antono el Hispanio...
-
Ne nur pri IFEF Kongreso
Sabate, la gasto de nia sonmagazino >Esperanto Ekspreso” estas la renkontita en Roterdamo Mila van der Horst...
-
Dimancxa tradicio
Dimancxe - kiel cxiam - en "Leterkesto” ni renkontigxas kun niaj
geauxskultantoj kaj radioamikoj...
-
Sonmagazino
Sabate, la gasto de nia sonmagazino >Esperanto Ekspreso” estas Ionel Onet...
-
Marda trarigardo
Ni proponas reauskulte konatiĝi kun la aparta trarigardo aŭdiĝinta tuj post la vilna Universala Kongreso...
|
-
Elsendo el la 06.09.2010
Komence ni memorigos pri opinioj de poloj pri politikaj kaj ekonomiaj rifuĝintoj en Pollando. Sekve en nia speciala muzika ero ni proponas viziton en la nunjara kongresurbo laŭ la muzikaj spuroj...
-
Elsendo el la 03.09.2010
Plurfaceta estas la kultura kunlaboro inter Pollando kaj Japanio. Komence ni referencas al iu konkreta ekzemplo de ĉi-speca kunagado de antaŭ kelkaj jaroj. La ceteran lokon de nia programo plenigas leterkesta rendevuo.
-
Elsendo el la 01.09.2010
La 1-an de septembro ni memoras pri la 71-a datreveno de la komenciĝo de la 2-a mondmilito. La 1-an de septembro komenciĝas nova lernojaro. Tiukuntekste ni memorigas pri la Fondaĵo Verko de la 2-a Jarmilio. Ni informas pri interesa E-eldonaĵo "Lexicon silvestre - kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako". Nia gasto estas Michel Dechy kun kiu ni interparolas pri bildstrio kiel instrumaterialo.
|
|
TEJO | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo - June kaj Kune
|
| TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto. La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj. |
-
Pri TEJO

TEJO popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto.
La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj.
Ni esperas ke vi ŝatas nian retpaĝaron kaj bonvenigas vin komenti la kontribuojn. Se vi serĉas ne tiom aktualajn novaĵojn vi eble trovos ilin en la forumo.
legi pli
-
IJK 2012 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 68-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 1-a de decembro 2010.
Kion TEJO faros?
- preparos kun vi buĝeton
- varbos por la evento
- provizos retpaĝaron, aliĝsistemon, datenbazon, tasklistojn, vikion
- helpos pri subvencipetado
Kion via teamo faros?
- trovos kaj traktos kun ejoj
- preparos programon
- surloke organizos
- librotenos
- traktos invitleterojn
- traktos lokajn kontaktojn
- metos informojn en la paĝaron
Kiel kandidatiĝi?
Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 1-a de decembro 2010.
Por pliaj informoj kontaktu ijk ĈE tejo.org (Łukasz Żebrowski, estrarano pri kongresoj).
legi pli
-
Nova volontulino: Manuela Ronco
Ĝis la 15a de aŭgusto estis malfermita alvoko por kandidatiĝi kiel volontulo de TEJO, kaj nun la estraro de TEJO decidis!
Ŝi nomiĝas Manuela kaj estas 28jaraĝa italino el Torino. Ŝi estas estraranino en IEJ, kaj vi eble renkontis ŝin dum IJF aŭ FESTO. Ekde oktobro ŝi estos je via dispono en la oficejo de TEJO, kiel volontulino.
Gratulon al vi Manuela kaj havu bonan tempon Roterdame ;)
legi pli
-
Novaj numeroj de Kontakto kaj TEJO tutmonde aperis!
La lasta numero de Kontakto (2010:3, numero 237), jam disponeblas en la teko de uea plenkolore, kaj baldaŭ alvenos ĉe via hejmo. La ĉi-foja temo estas urboj. Gxi mencias ekzistantajn urbojn kiel Loveno-la-Nova kaj Brno, kaj ne ekzistantajn el scienc-fikcio. Ankaux legeblas artikoloj pri neceseja filosofio, kaj pri homeopatio.
Kontakto konstante ĉasas kontribuojn! Ne hezitu sendi artikolojn al kontakto@tejo.org! La sekvantaj temoj estos:
Numero 238 (2010:4): "Katastrofoj"
Numero 239 (2010:5): "Juneco"

Ankaŭ TEJO tutmonde 140 (2010:2) aperis, kun raporto pri SES 2010, rezultoj de la enketo pri Kontakto malfermita komence de tiu cxi jaro, raporto pri la estrar-kunveno de la estraro en Aprilo, artikolo pri filmoj en Esperanto kaj recenzoj. Ankaŭ kontribuu vi al TEJO-Tutmonde! (sendu kontribuojn al tejo-tutmonde@tejo.org)
legi pli
-
TEJO serĉas volontulon!
Kandidatiĝu por la venonta ofic-periodo! limdato: 15 de aŭgusto
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze ankaŭ eblas, ni preferas almenaŭ tutan jaron) ekde tiam, kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Aleks Baudry finiĝos, do ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.
legi pli
|
Copyright © 2010 Open Source Matters. Wszelkie prawa zastrzeżone.
Joomla! jest wolnym oprogramowaniem dostępnym na licencji GNU GPL.
|