|
Wpisany przez Przemek Wierzbowski
|
|
Czwartek, 13 Listopad 2008 21:33 |
Ĉiuj kiuj volas esti kongresaj volontuloj kaj deziras ricevi helpon pri loĝado dum la 94-a Universala Kongreso, devas kontakti kun LKK per ĝia retpoŝtadreso - kongreso2009 ĉe gmail.com. Temas pri personoj, kiuj antaŭe ne kontaktis pri tia helpo. La afero estas urĝa, bonvolu ne prokrasti.
Informis: Przemek Wierzbowski. |
|
LAST_UPDATED2 |
|
Wpisany przez Edward Kozyra
|
|
Środa, 29 Październik 2008 15:18 |
|
La unua konata apliko de Esperanto en kinarto koncernas Ludovikon Zamenhof mem, kiu en 1909 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono salutas esperantistojn. Li komencas per la vortoj: Profitante la okazon de mia estado en Barcelono... Tiu pionira “Esperanta filmo” daŭras duonon da minuto kaj estas apenaŭ komprenebla. Mankas sinkrono inter vortoj kaj bildoj. En tiu epoko sonfilmoj troviĝis en eksperimenta fazo. Filmado verŝajne okazis aparte de la fonografa voĉregistrado. Kiam okazis tiu kombino de la sono kun la kinbildoj? Verŝajne multe pli malfrue. La “filmeto” troviĝas en la arkivo de Pola Televido kaj estis uzita por la dokumenta filmo Esperanto, kiun TVP produktis okaze de la centjara jubileo de la lingvo internacia en la pola kaj Esperanta versioj. |
|
LAST_UPDATED2 |
|
Więcej…
|