Kategorioj
artikolo transporto

Veturilo – bicikle tra Varsovio

Varsovio estas nek Amsterdamo, nek Kopenhago, sed tamen estas sufiĉe facile vizitebla per biciklo. La urbon, plejparte ebena, kun larĝaj stratoj kaj biciklaj vojoj, eblas rigardi laŭ propra rapido, pedalante tra la centro aŭ al iu el la pli foraj vidindaĵoj de Varsovio.

Tamen, kompreneble, se vi venas al Varsovio, plej ofte vi ne kunportas vian propran biciklon. Kion do fari? Feliĉe, ekzistas facila solvo! Ekde la 1-a de marto ĝis la 30-a de novembro ĉiujare en Varsovio funkcias urba sistemo de lueblaj bicikloj – kaj ĝi nomiĝas Veturilo.

Jes, la nomo vere estas Esperanta, ĉar elektis ĝin varsovianoj en reta voĉdono, kaj la proponinto de la opcio kiu fine venkis estas esperantisto.

Por komenci kaj fini la luon, vi bezonas trovi tiuspecan terminalon.

Kiel komenci?

La sistemon de lueblaj bicikloj prizorgas la germana firmao Nextbike. Se vi uzas iliajn servojn en iu alia urbo aŭ lando, estas eble ke vi povos uzi la saman konton por lui biciklojn en Varsovio. Se vi ne havas konton aŭ se via konto ne funkcias, necesas krei novan konton ĉe veturilo.waw.pl

Por povi komenci uzi la biciklojn, pagi la komencan prezon de 10 zlotoj. Mi rekomendus tuj ŝarĝi vian konton per almenaŭ 20 zlotoj, ĉar – kiel vi vidos poste – por komenci ajnan luon vi bezonas almenaŭ 10-zlotan krediton en via konto. Vi povas fari la pagon/ŝarĝon rete aŭ en iu el la terminaloj de la sistemo (vidu supre).

Kiam vi kreos vian konton, vi ricevos vian kodon, kiun vi devos uzi por prunti la biciklojn aŭ ensaluti en la poŝtelefona aplikaĵo.

La plurlingva apo permesas facile kaj rapide prunti kaj redoni biciklojn ene de la sistemo.

Mi persone rekomendas uzi la poŝtelefonan aplikaĵon. Por tio, vi bezonas havi konekton al la reto, tamen ĝi estas disponebla en pluraj lingvoj, ĝi plirapidigas la procezon de la luado kaj redonado de la biciklo, kaj aldone kun ĝi vi povas sciigi la prizorgantojn pri problemoj kun la bicikloj, ekzemple trapikita pneŭo. Krome, la aplikaĵo estas disponebla en pluraj lingvoj, dum la informoj ĉe la terminaloj estas skribitaj nur pole kaj angle. Trovu la aplikaĵon en App Store, Google Play kaj Huawei AppGallery.

Kiom tio kostas?

Por povi komenci ajnan luon, via konto devas havi almenaŭ 10 zlotojn (aŭ havi datumojn de via kreditkarto). Tamen la luado mem estas tre malmultekosta. La unuaj 20 minutoj estas senpagaj. La ceteraj pagoj estas la jenaj:

tempo de luoprezo
ĝis 20 minutojsenpage
20-60 minutoj1 zloto
dua horo3 zlotoj
tria horo5 zlotoj
kvara kaj ĉiu plia horo7 zlotoj
punpago pro pli ol 12-hora luo200 zlotoj

Pliaj informoj

Pliajn informojn pri la sistemo, la pagoj kaj la uzado vi trovos en la oficiala retpaĝo de la sistemo, veturilo.waw.pl. La retejo disponeblas en la pola, angla, germana, rusa, ukraina kaj hispana lingvoj.

Bonan bicikladon!

Kategorioj
atingebla per rulseĝo loko por veganoj por vegetaranoj Śródmieście

Ĉinaj pjerogoj en Powiśle

Pjerogoj (pole pierogi) estas unu el la plej konataj tradiciaj polaj manĝaĵoj, rekomendata al ĉiu kiu vizitas Pollandon. Kaj kvankam mi plenkore subtenas tiun rekomendon, hodiaŭ mi ŝatus inviti vin al tre ĉarma manĝejo en kiu oni povas gustumi ne polajn, sed ĉinajn pjerogojn, kaj aliajn rapidmanĝaĵojn el inter la tiel nomataj dim sum.

La loko kiun mi prezentas hodiaŭ nomiĝas Parowóz Powiśle kaj ĝi troviĝas ĉe strato Solec 109, en Powiśle, la parto de la kvartalo Śródmieście kiu situas inter la urbocentro kaj la rivero Vistulo. La nomo Parowóz, kiu signifas vaportrajnon, ne estas hazarda, ĉar male al la polaj pjerogoj, la ĉinajn oni vaporumas.

Por ĉiu porcio vi ricevas elekteblan saŭcon.

En la manĝejo oni povas elekti inter dekduo da gustoj de la pjerogoj. Inter ili troviĝas, kompreneble, ankaŭ vegetaraj kaj veganaj opcioj. Unu porcio enhavas dek pjerogojn kaj kostas ĉirkaŭ 20 zlotojn. Se vi ne povas elekti unu guston, ne hezitu demandi helpon de la manĝejestro, kiu volonte faras rekomendojn kaj proponas diversajn miksaĵojn, tiel ke ene de unu porcio troviĝas eĉ plej diversaj gustoj.

Krom la pjerogoj, la manĝejo ofertas ankaŭ saladojn surbaze de la korea kimĉio, supojn (misoo, kimĉio kaj tom kha) kaj dolĉajn desertojn, interalie ĉiaan pudingon. Krome oni povas gustumi la dolĉajn pjerogojn kun ternuksbutero.

Surloke vi povas ricevi ankaŭ menuon en la angla, kaj la manĝejestro parolas ambaŭ la polan kaj la anglan.

Pollingva menuo de la manĝejo Parowóz Powiśle [somero 2021].

Kategorioj
atingebla per rulseĝo loko por vegetaranoj Śródmieście

Sesdek du tipoj de patkukoj

Patkukoj, krespoj, blinoj – tiuspecaj manĝaĵoj estas konataj en diversaj partoj de la mondo. Kaj kvankam ankaŭ Pollando konas apartan variaĵon pri tiu manĝaĵo (konata sub la nomo naleśniki), hodiaŭ mi ŝatus prezenti al vi iom netradician aliron al patkukoj – almenaŭ laŭ la polaj kutimoj.

Temas pri restoracio Manekin, kiu devenas el la urbo Toruno, sed nun havas dek tri ejojn en la tuta Pollando. Du el ili troviĝas en Varsovio – vi trovos ilin ĉe strato Marszałkowska 140 (proksime al la metrostacio Świętokrzyska, linioj M1 kaj M2) kaj ĉe placo Konstytucji 5 (proksime al la metrostacio Politechnika, linio M1).

La manĝejoj estas konataj kaj popularaj, tial ne miru se vi vidos vicon antaŭ la enirejo. Necesas trankvile atendi dum iom da tempo, kaj la servistoj sufiĉe efike trovas sidlokon por ĉiuj, ĉu ene aŭ ekstere (dum tagoj kun bela vetero somere). Konsilo: la restoracio ĉe placo Konstytucji estas pli granda kaj havas pli grandan terason – dum varmaj someraj tagoj la vico malaperas pli rapide tie. Krome, por via vizito provu elekti malpli kutimajn manĝotempojn.

La patkukoj serviĝas kun legomoj kaj saŭco. En la foto la aŭtoro elektis akompanan aloan trinkaĵon.

Mi mem kalkulis la poziciojn en la menuo – kaj efektive, enestas sesdek du tipoj de patkukoj. Ili estas sufiĉe grandaj, ĉar ili havas almenaŭ 400 gramojn, do se vi planas tagmanĝi, eble vi ne plu bezonos deserti! La patkukojn oni servas kun iom da legomoj kaj saŭco (aldona afero kiun oni devas elekti!), aŭ nur saŭco, en la kazo de dolĉaj patkukoj. Se vi ne scias kiun saŭcon elekti, ne hezitu demandi helpon de la servisto.

Inter la elektebloj estas ne nur patkukoj diversaj laŭ enhavo, sed ankaŭ aliaj pladoj, kiel ekzemple lasanjoj, tortiljo aŭ tagliatelle, sed kun patkuka pasto. Ĉu kuirarta blasfemo? Aŭ simple interesa miksaĵo de gustoj? Provu kaj decidu mem! Krome, la restoracioj servas saladojn kaj iom pli kutimajn desertojn, sed ne ilin mi rekomendas en tiuj patkukejoj.

La menuo estas disponebla en la pola kaj en la angla. Ankaŭ la servistoj parolas tiujn du lingvojn.

Kategorioj
anonco

Bonvenon ĉe varsovio.info

Karaj legantoj!

Ni havas plezuron bonvenigi vin en retpaĝo pri nia urbo – Varosvio.

Per ĉi tiu retpaĝo ni intencas helpi al vi defore ekkoni la ĉefurbon de Pollando kaj subteni vin per informoj okaze de via vizito ĉi tie. Ni planas afiŝi ĉi tie artikolojn pri diversaj vizitindaj lokoj – tiuj bone konataj, sed ankaŭ tiuj, kiujn vi ne trovos en kutimaj gvidlibroj. Evidente, ĉar tems pri urbo en kiu naskiĝis Esperanto kaj en kiu L.L. Zamenhof vivis plejparton de sia vivo, ne mankos ĉi tie ankaŭ mencioj pri lokoj ligitaj kun la internacia lingvo kaj ties iniciatinto.

La retpaĝo kreiĝis pro iniciato de du varsoviaj Esperantistoj: Tobiasz Kubisiowski kaj Łukasz Żebrowski, sed ni esperas, ke estonte siajn artikolojn aperigos ĉi tie ankaŭ aliaj aŭtoroj.

Ni kore invitas al legado kaj ankaŭ al kunlaboro!